Saluton, kara amiko / amikino!
En la nomo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo mi ŝatus inviti al la 7-a
renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto (kaj 5a internacia), kiu okazos de la 12-a
ĝis la 14-a de novembro (do, vendredo ĝis dimanĉo) en Ĵirovnice (ĉeĥe
Žirovnice) en sudorienta Bohemio.
Ĉi-jare ĉeestos ankaŭ speciala gasto - fama psiĥiatro kaj verkisto Max
Kašparů:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Max_Ka%C5%A1par%C5%AF
La renkontiĝo okazos en "Ripozdomo de IKUE". Ni dormos sur litoj, sed
bonvolu kunporti dormosakon. Disponeblos por ni ankaŭ kuirejo. Manĝado
eblas en restoracio aŭ kunportu vian manĝaĵon.
Pliajn informojn kaj detalojn (ne nur pri atingebleco per trajno) vi povas
trovi en la paĝaro:
http://esperanto.blahus.cz/ĉej/?zirovnice10
Se vi intencas veni, skribu al ni, ĉar ni planas oferti al vi transporton
per aŭtomobilo de fervoja stacio (situita 3 km de la urbo), do ni bezonas
scii, kiam vi alvenos. Ni poste respondos al vi kaj konfirmos al vi, ke ni
scias pri vi :)
En la nomo de la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo vin oficiale invitas
Miroslav Hruška (poŝtel. +420608224993, ĉej ĉe
esperanto.cz).
Ni antaŭĝojas vian alvenon!